• Metu la ĝustan demandon
    Aug 25 2025

    Konstatebla ie ajn en Eŭropo, la korelativeco inter kreskado de migraj fluoj kaj kreskado de ksenofobaj partioj ŝajnas preskaŭ aŭtomata. “La franca popolo ne plu volas enmigradon” deduktas S-ino Marine Le Pen, antaŭ ol alvoki referendumon. Sed per kia demando? “Le Monde diplomatique”, Aŭgusto 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/08/article3318.html


    Artverko: Franz von Stuck — “Ödipus Löst das Rätsel der Sphinx” (Edipo solvas la enigmon de la Sfinkso), 1891.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Show More Show Less
    6 mins
  • La arkitektoj de kaoso
    Jul 7 2025

    Kaj jen Irano. Post Gazao, Cisjordanio, Libano, Sirio, Jemeno. Baldaŭ estos pli facile listigi la landojn kaj regnojn de Proksim-Oriento, kiujn Israelo ne bombadis en 2025. Por ĝustigi sian novan atakon, Telavivo, same kiel kutime, asertis sian "laŭrajtan memdefendon". Tamen la faktoj ne estigas dubon. "Le Monde diplomatique", Julio 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/07/article3314.html


    Foto de Jeremy Thompson: la ĉevalkapo, kiun trovas en sia lito Jack Wolff en la filmo "The Godfather" de Francis Ford Coppola (CC BY 2.0)

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Show More Show Less
    6 mins
  • La mirinda mondo de influistoj
    Jun 1 2025

    Ĉiujn tagojn, la francoj mezume pasigas inter unu kaj du horojn vizitante interretajn sociajn retojn. Por kapti ilian atenton, influistoj havas manierojn bone elprovitajn kaj tre efikajn. Vetkurante por la plej granda spektantaro, ĉiuj volas imiti ilin. Jen esploro de tia universo submetita al algoritmoj. «Le Monde diplomatique», Junio 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/06/article3307.html


    Foto de Martin Fisch: influisto pozas antaŭ kamerao en Srilanko, Januaro 2025 (CC BY 2.0).

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Show More Show Less
    36 mins
  • Alia protektismo eblas
    May 3 2025

    Por S-ro Donald Trump «tariff» (doganpago) estas «la plej bela vorto en la vortaro». Ĉu ankaŭ por la maldekstro? Nun embarasiĝinta de la naciisma direkto, kiun donas al ĝi la usona prezidanto, ĝi estis antaŭ nelonge fiera defendi sian propran version de protektismo. «Le Monde diplomatique», Majo 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/05/article3297.html


    Foto de J Narrin: manifestacio en Seattle, Usono, kontraŭ la ministra konferenco de Monda Organizaĵo pri Komerco, Novembro 1999 (CC BY 3.0).

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Show More Show Less
    22 mins
  • La internacio de cenzuristoj
    Apr 4 2025

    Stranga alianco ekformiĝas. Ja ne tiu de «malbono» en kiu ariĝas la «malamikoj» de Okcidento. Nek tiu de s-ro Donald Trump ĝis s-ro Vladimir Putin. Sed pli vasta alianco, tiel laŭmoda kiel miskonata: la internacio de cenzuristoj, en kiu flankalflanke troviĝas aŭtokratoj, demokratoj kaj burokratoj. «Le Monde diplomatique», Aprilo 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/04/article3287.html


    Artverko: Walter Praefke — «Scissors» (Tondilo), 1939.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Show More Show Less
    6 mins
  • Kiu voĉdonas por la franca ekstremdekstro?
    Mar 1 2025

    Jen partio, kiu gajnas ok milionojn da voĉoj en dudek jaroj. Kiu estas ĝia recepto? Kiaj estas ĝiaj ingrediencoj, ideologiaj aŭ sociologiaj? Pri tio, pluraj freŝdataj publikigaĵoj donas valorajn respondojn. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/03/article3276.html


    Foto far Blandine Le Cain, CC BY 2.0.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Show More Show Less
    29 mins
  • Kaj la «teknoj» pente submetiĝis
    Feb 1 2025

    Kun iliaj borsaj kapitaloj, kiujn envias eĉ malnetaj enlandaj produktoj, ilia kontrolo pri dissendado de informoj, kaj ilia ĉieesto en socialaj interrilatoj, la usonaj gigantoj de ciferecaj teknologioj ŝajnis fine pli potencaj ol ŝtatoj. Fabriki monon (virtualan) aŭ konkeri la kosmon, ilia apetito por regpovo ŝajnis senlima. La sensacia submetiĝo de la «teknaj» mastroj al s-ro Donald Trump tamen rivelas nudajn reĝojn, dependantajn de politika regpotenco. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html


    Artverko: Honoré Daumier — «Très humbles, très soumis, très obéissans… et surtout très voraces sujets» (Tre humilaj, tre cedemaj, tre obeemaj… kaj precipe tre manĝavidaj subuloj), 1832.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Show More Show Less
    6 mins
  • Balota forĵonglado
    Jan 2 2025

    Pri la balotadoj, kiuj punktis la jaron 2024, ne estis antaŭskribite, ke la prezidanta balotado de Rumanujo havos apartan gravecon. De post 1989 kaj la disfalo de komunismo Social-Demokrata Partio (PSD) kaj Nacia Liberala Partio (PNL), ambaŭ same tiom atlantikismaj kaj poreŭropaj, sin sekvas en regado, kiam ili ne kune regas, kiel okazas nun. Surprizo de internacia amplekso ŝajnis do tute ne probabla. «Le Monde diplomatique», Januaro 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html


    Artverko: Arthur Segal — «Der Sündenfall» (La falo de la homo), 1920.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Show More Show Less
    6 mins